search

La espero (Bonus Track) - Akordo.lrc

LRC Lyrics download
[00:00.00] 作曲 : Félicien Menu De Ménil
[00:00.30]En la mondon venis nova sento
[00:04.50]Tra la mondo iras forta voko
[00:09.00]Per flugiloj de facila vento
[00:13.50]Nun de loko flugu ĝi al loko
[00:17.75]Ne al glavo sangon soifanta
[00:22.25]Ĝi la homan tiras familion
[00:26.75]Al la mond' eterne militanta
[00:31.25]Ĝi promesas sanktan harmonion
[00:38.00]Sub la sankta signo de l' espero
[00:42.50]Kolektiĝas pacaj batalantoj
[00:47.00]Kaj rapide kreskas la afero
[00:51.50]Per laboro de la esperantoj
[00:55.75]Forte staras muroj de miljaroj
[01:00.25]Inter la popoloj dividitaj
[01:04.75]Sed dissaltos la obstinaj baroj
[01:09.25]Per la sankta amo disbatitaj
[01:16.00]Sur neŭtrala lingva fundamento
[01:20.50]Komprenante unu la alian
[01:25.00]La popoloj faros en konsento
[01:29.50]Unu grandan rondon familian
[01:33.75]Nia diligenta kolegaro
[01:38.25]En laboro paca ne laciĝos
[01:42.75]Ĝis la bela sonĝo de l' homaro
[01:47.25]Por eterna ben' efektiviĝos
text lyrics
作曲 : Félicien Menu De Ménil
En la mondon venis nova sento
Tra la mondo iras forta voko
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko
Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion
Al la mond' eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion
Sub la sankta signo de l' espero
Kolektiĝas pacaj batalantoj
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj
Sed dissaltos la obstinaj baroj
Per la sankta amo disbatitaj
Sur neŭtrala lingva fundamento
Komprenante unu la alian
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos
Ĝis la bela sonĝo de l' homaro
Por eterna ben' efektiviĝos